Elektitaj Poemoj de Castro Alves

Elektitaj Poemoj de Castro Alves Castro Alves


Compartilhe


Elektitaj Poemoj de Castro Alves





En Esperanto - en la universala lingvo de la homara frateco - la plej bonaj poemoj de Castro Alves akiras novan forton; ili adaptiĝas al la aŭdaca revado de la poeto, profete klinita al abismo de la jarcentoj, al destino de la popoloj.

Vere, malmutaj poetoj havis, kiel li, intuicion pri tio, kio estonte venus, tiun mirindan antaŭvidon pri lumoplena mondo, liberigita de la malnovaj pekoj el tiraneco kaj bruteco, grandioze levita super siaj krudaj fundamentoj, siaj historiaj sovaĝaj bazoj, sia malmilda, bedaŭrinde hereda kondiĉo...

Kun flugiloj liveritaj de la Genio, disĉiplo de grandanimaj majstroj kiaj Lamartine, Vigny, Mickiewicz, Byron kaj Victor Hugo, tiu juna kantisto, anĝela heroldo de la estontaj tempoj, dominis sian epokon kaj sian mondon per sonorega arto. Li estis la lirikisto de romantikaj amoj, la pejzaĝisto de panoramoj de sia naskiĝa lando, la poeto de gajaj kantaĵoj trilitaj de lia junula koro. Sed la ameno, la raviteco, la poezia inspiro, kun kiuj ridete li fingrevibrigis la erotikajn kordojn de la liro, ne ĝenis, dum la ĉiela ekflugo, krean imagpovon: li ja estis frua ŝtatisto por revoluciaj ideoj. Direkte al la sociala transformado li estis semanto de brilegaj ribeloj.

Oni ne vidu, el la politikaj malpaciencoj de la “poeto de la sklavoj”, la nedaŭran angoron de generacio, kiu deziris konformigi la okazintaĵojn laŭ siaj doktrinoj.

Li ne aperas kvazaŭ filozofo, laŭ la greka modo, pripensante siajn ĥimerojn en la portikoj de la Akademio, inter la platona olivarbo kaj la sokrata vito, ĉe la sojlo de la Estetiko kaj de la Moralo. Li estas ĝuste la biblia viro, kun vojaĝaj sandaloj kaj paŝtista bastono, antaŭ la muroj babilonaj, antaŭdirante la detruon de la Maljusteco, kun la hebrea saĝo (kaj la dieca mesaĝo) de la sanktaj profetoj.

Plenigita de ĉi tiu utopia respondeco, la poezio de Castro Alves sin egaligas kun la superaj dokumentoj de la moderna literaturo. Ĝi havas la stampon dubesencan de la spiritaj renversoj kaj samtempe la luman naivecon de la kolektivaj konfesoj. Ĝi posedas la amarecon kaj halucinon de fantazioj, kiuj inspiras himnojn; de simboloj, kiuj naskas legendojn; de heroaĵoj, kiuj kreas epopeojn. Ĝi estas la dolĉa konvinko de la bono.

Lia optimismo vestiĝas per la verda kaj flava koloroj de la patriotismo. Sed transe de la tero, ĉe la aŭroro de la novaj tempoj, impone allogis lin la universo, unuigita per la homaj rajtoj kaj la estonta interkonsento de la rasoj kaj idiomoj, en la granda Paco de la inteligenteco.

Ĝi estas la eŭforia sensacio de tiu necesa celo - la Dia Ordono por libera progreso - kiu longe vibras en liaj strofoj pri puno kaj pardono, aroganteco kaj memriproĉo, sereneco kaj indigno, indulgemo kaj kolero, krepusko akj aŭroro, humileco kaj infinito.

Tiaj strofoj postulis diferencan idiomon. Super la Babela turo de la limigitaj lingvoj, la ebura turo de la universala idealo. Anstataŭ la ŝtonaj ŝtupoj ĉe la rando de la vojo, la Jakoba ŝtuparo, leviĝanta al la steloj. Ne per vortoj, kiuj perdiĝas, sed per eĥoj, kiuj restas. Jen la strofoj tradukitaj en la kosman lingvaĵon de definitivaj interpretoj, en la neordinaran elokventecon de animoj kiuj paciĝis... Ili aperas en ĉi tiu verkaĵo en majstra esperantolingva traduko, fare de Leopoldo H. Knoedt. Kaj sub tiu formo kaj en tiu formo, la poezio de la plej originala el la liberalaj talentuloj en Brazilo (la plej juneca kaj pura) elmontru kaj konigu al la homaro ĉiun lian senfinan instruon pri harmonio, pureco kaj beleco, lian grandegan lecionon de ekvilibro kaj digno!



Pedro Calmon
Rektoro da la Universitato de Brazilo

Edições (1)

ver mais
Elektitaj Poemoj de Castro Alves

Similares


Estatísticas

Desejam
Informações não disponíveis
Trocam
Informações não disponíveis
Avaliações 4.0 / 1
5
ranking 0
0%
4
ranking 100
100%
3
ranking 0
0%
2
ranking 0
0%
1
ranking 0
0%

100%

0%

Paulo Silas
cadastrou em:
28/04/2012 10:02:08

Utilizamos cookies e tecnologia para aprimorar sua experiência de navegação de acordo com a Política de Privacidade. ACEITAR