Noveloj de Lusin

Noveloj de Lusin lusin

Compartilhe


Noveloj de Lusin





Lusin (1881-1936), fondinto de la moderna ĉina literaturo. Ŝaŭŝing-ano de Ĝeĝjang-provinceo. En 1902 li veturis al Japanio por studi medicinon. Post du jaroj li komencis literaturan aktivadon, tradukis en la ĉinan lingvon verkojn de Rusio, orienta Eŭropo kaj aliaj subpremataj nacioj. En 1909 li revenis al la patrolando kaj okupiĝis pri instruado en Hangĝoŭ kaj Ŝaŭŝing. En 1912 li iris al Nankino por funkcii kiel oficisto de la Ministerio de Edukado. En 1918 li publikigis sian unuan novelon La Taglibro de Frenezulo. En 1921 li publikigis la novelon La Ĉefa Historio de A-Q. Post la jaro 1920 li laboris kiel lektoro en la Pekina Universitato, studis la ĉinan klasikan literaturon kaj kompilis la librojn Historia Skizo pri Ĉinaj Noveloj kaj Romanoj, Kolektitaj Noveloj el Tang- kaj Song-dinastioj k.a. Dum 1918-1926 eldoniĝis liaj kolektoj de noveloj, eseoj, prozaj poemoj Krioj, Tombo, Varma Vento, Vagado, Sovaĝa Herbaro kaj Matenaj Floroj Kolektitaj en Vespero. Aŭguste de 1926 li iris al Fuĝjan kaj fariĝis profesoro en la literatura fako de la Ŝjamen-a Universitato. januare de 1927 li veturis al Kantono kaj ekfunkciis kiel ĉefprofesoro de la fakultato de ĉinaj lingvo kaj literaturo en la Universitato Sun Jatsen. En la fino de tiu jaro li venis al Ŝanhajo por fiksloĝi kaj redaktis la literaturajn gazetojn Ju Si kaj Ben Liŭ. Marte de 1930 fondiĝis en Ŝanhajo Unio de Ĉinaj Maldekstraj Verkistoj, kaj Lusin estis unu el ĝiaj gvidantoj. En 1931 li kune kun Song Ĉingling, edzino de Sun Jatsen, kaj aliaj iniciatis la "Ĉina Unio por Garantii la Homan Rajton" por oponi kontraŭ la terora politiko de la reakcia aŭtoritato kaj savi la arestitajn revoluciulojn. Dum tiu tempo eldoniĝis liaj eseokolektoj Libro de Falsa Libereco, Paroli Kvazaŭ pri la Luno kaj Vento, Literaturaĵoj Borderitaj k.a. Per sia literatura agado Lusin forte antaŭenpuŝis la ĉinan revolucian literaturan movadon. La 19-an de oktobro 1936 li mortis de malsano. Ĉiuj liaj verkoj eldoniĝis en la Plena Kolekto de Verkoj de Lusin.

Edições (1)

ver mais
Noveloj de Lusin

Similares


Estatísticas

Desejam
Informações não disponíveis
Trocam
Informações não disponíveis
Avaliações 3.0 / 1
5
ranking 0
0%
4
ranking 0
0%
3
ranking 100
100%
2
ranking 0
0%
1
ranking 0
0%

100%

0%

Paulo Silas
cadastrou em:
13/05/2012 19:24:33

Utilizamos cookies e tecnologia para aprimorar sua experiência de navegação de acordo com a Política de Privacidade. ACEITAR