Faktoj kaj fantazioj - progresiga legolibro

    Marjorie Boulton

    Universala Esperanto-Asocio
    1993
    432 páginas
    14h 24m
    ISBN-13: 92_9017_028_X

    Faktoj kaj fantazioj estas legolibro, komisiita de UEA, speciale por tiuj, kiuj apartenas al la kategorio progresantoj. Kvankam ne eblas difini tiun kategorion kun zoologia precizeco, ĝi certe inkluzivas tiujn, kiuj finis elementan kurson de Esperanto kaj deziras daŭrigi. Tial la givdantoj de progresigaj kursoj trovos la legolibron aparte utila, sed la aŭtorino celis ankaŭ la multajn memlernantojn. Faktoj kaj fantazioj ekzercigas pri frazkonstruado, por kreskigi la kapablon legi, skribi kaj paroli. Ĝi pligrandigas la vortostokon de la leganto. Uzante simplan stilon, Marjorie Boulton sisteme enkondukas utilajn esprimrimedojn, kujn progresintoj ofte ankoraŭ ne tute regas. Bona lernilo devas esti interesa. Tion Marjorie Boulton lerte atingis en 52 variaj ĉapitroj, plenaj de fabeloj, mirindaĵoj kaj rakontoj pri homaj atingoj kaj kuriozaĵoj el la tuta mondo. Ili igas la leganton streĉe atenti, miri, kortuŝiĝi kaj ridi. Per plezuro Faktoj kaj fantazioj portas al progreso.

    Estatísticas

    Avaliações

    5 / 3
    • 5 estrelas100%
    • 4 estrelas0%
    • 3 estrelas0%
    • 2 estrelas0%
    • 1 estrelas0%