"Lasu min paroli plu!" estas akompana tekstaro al la metodo "Gerda". La lernanto povas ekzerci sin en la uzado de la vera parola lingvo per minimuma vorta kaj gramatika scio. Studinte ĉapitron de "Gerda" la lernanto firmigos la akiritajn sciojn per legado de samnumera teksto en ĉi tiu libro. Espereble ĉi tiuj ekzemploj de parola esperanto konsciigos la lernanton, kiel minimumaj lingvo-elementoj ebligas la uzadon de la lingvo.

