Volume 2 de Stafeto: Popularscienca eldon-serio
Volume 2 de Stafeto: Popularscienca eldon-serio

Tibor SEKELJ (foje nomita Székely Tibor laŭ la hungara skribmaniero, naskiĝis la 14-an de februaro 1912 en Spišská Sobota en Aŭstrio-Hungario; mortis la 20-an de septembro 1988 en Subotica, Vojvodino, Jugoslavio) estis hungardevena jugoslava mondcivitano[1] ĵurnalisto, esploristo, verkisto kaj juristo. Li entreprenis ekspediciojn tra Sudameriko, Azio kaj Afriko. Diference de aliaj mondvojaĝantoj kaj esploristoj lia esplorcelo esence ne estis la materiaj aspektoj de la mondo, sed li volis kompreni kaj malkovri la esencon de la homa animo. Kampoj sur kiuj li agis ege sukcese estas multegaj.