La hodiaŭa mondo estas karakterizita per la gigantiĝo de la maŝinoj kaj la rapida etiĝo de la homoj, en kies movoj ni senintence komencas vidi la pure meĥanikan reagon de teknike koherintaj neraciaj eroj... La individuo mergiĝas en la socion, kiu rajtigas ĉian rompon kaj perforton kontraŭ la unua, ĉar ĉiu forgesas pri tio, ke la solidareco de la unuj garantias la funkcion de la tuto kaj ĉiu atenco al unu ofendas kaj neniigas la tuton. Ĥalil' rigardas la individuon kaj konscias, ke tie troviĝas mondo tiel kompleksa kaj fundamenta por nia estonto kiel tiu de la socio: ĉiu homo estas aparta homaro! En nia materialisma epoko, eble la unua kaj senstuda legado de tiaj rakontoj naskos rideton kaj senindulgan komenton pri naiveco delonge jam pasinta. Sed, ĉe multaj homoj ankoraŭ ne tute maŝinigitaj, reeĥos perdita voĉo de legenda avino, kaj ili fermos la okulojn por retrovi sin en sia sango kaj deviŝi sin de nepropra oleo! En ĉiu rakonto unu fakto aperas ĉiam pli klare: maŝino estas absolute nepoezia, eĉ la plej perfekta, sed la vivo estas ĉiam poezia, eĉ la malplej perfekta kaj vulgara.
Rakontoj kaj poemoj -
Ĝ. Ĥalil' Ĝibran
Kultura Kooperativo de Esperantistoj
1972
150 páginas
5h 0m
ISBN-1: 0
Estatísticas
Avaliações
3 / 1- 5 estrelas0%
- 4 estrelas0%
- 3 estrelas100%
- 2 estrelas0%
- 1 estrelas0%