Roberto Passos Nogueira naskiĝis en 1949, en nordorienta Brazilo. Laŭ William Auld, li estas "la aĝe plej juna poeto nun debutanta en Esperanto". Krom poezio, Nogueira interesiĝas pri literatura kritiko kaj lingvistiko. "Vojo kaj Vorto" estas multaspekta verko, kiu distingiĝas pro la nova kaj aŭdaca uzado de la lingvaj formoj de Esperanto. Nogueira penas konformigi sian poezion al la direktivo difinita de Malarmé, kiu tekstas: "poezion oni faras per vortoj, ne per ideoj". Sed "Vojo kaj Vorto" reflektas la eternan osciladon de la poeto inter lia 'situo en la mondo' (la vojo) kaj lia fideleco al la artaj valoroj (la vorto)