... laŭ miaj konvinkoj mi estas "homarano" kaj mi ne povas ligi min kun la celado kaj idealoj de speciala gento aŭ speciala religio. Mi estas profunde konvinkita, ke ĉiu nacionalismo prezentas por la homaro nur la plej grandan malfeliĉon kaj ke la celado de ĉiuj homoj devus esti: krei harmonian homaron, kiu dividus sin nur laŭ teritorioj, sed ne laŭ gentoj kaj religioj. Estas vero ke la nacionalismo de gentoj premataj - kiel natura sindefenda reago - estas multe pli pardoninda, ol la nacionalismo de gentoj premantaj; sed se la nacionalismo de fortuloj estas nenobla, la nacionalismo de malfortuloj estas neprudenta; ambaŭ naskas kaj subtenas unu la alian kaj prezentas eraran rondon da malfeliĉoj, el kiuj la homaro neniam eliros, se ĉiu el ni ne oferos sian grupan memamon kaj ne penos stariĝi sur la grundo tute neŭtrala.
Homarano - La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L. L. Zamenhof
Aleksander Korĵenkov
Sezonoj
2011
359 páginas
11h 58m
ISBN-13: 9786099508740
Estatísticas
Avaliações
5 / 1- 5 estrelas100%
- 4 estrelas0%
- 3 estrelas0%
- 2 estrelas0%
- 1 estrelas0%